Esperanto

Korean

2 Chronicles

13

1En la dek-oka jaro de la regxo Jerobeam ekregxis Abija super Judujo.
1여로보암 왕 제 십팔년에 아비야가 유다 왕이 되고
2Tri jarojn li regxis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Mihxaja, filino de Uriel, el Gibea. Milito estis inter Abija kaj Jerobeam.
2예루살렘에서 삼년을 치리하니라 그 모친의 이름은 미가야라 기브아사람 우리엘의 딸이더라 아비야가 여로보암으로 더불어 싸울새
3Abija eliris en la militon kun anaro da bonaj militistoj, konsistanta el kvarcent mil viroj elektitaj; Jerobeam eliris en la militon kontraux li kun okcent mil viroj elektitaj, bonaj militistoj.
3아비야는 택한 바 싸움에 용맹한 군사 사십만으로 싸움을 예비하였고 여로보암은 택한 바 큰 용사 팔십만으로 대진한지라
4Abija starigxis supre sur la monto Cemaraim, kiu estas en la montaro de Efraim, kaj diris:Auxskultu min, ho Jerobeam kaj la tuta Izrael!
4아비야가 에브라임산 중 스마라임산 위에 서서 가로되 여로보암과 이스라엘 무리들아 다 들으라
5Vi devas ja scii, ke la Eternulo, Dio de Izrael, donis la regxadon super Izrael por cxiam al David, al li kaj al liaj filoj, per interligo de salo.
5이스라엘 하나님 여호와께서 소금 언약으로 이스라엘 나라를 영원히 다윗과 그 자손에게 주신 것을 너희가 알 것이 아니냐
6Sed levigxis Jerobeam, filo de Nebat, servanto de Salomono, filo de David, kaj ribelis kontraux sia sinjoro.
6다윗의 아들 솔로몬의 신복 느밧의 아들 여로보암이 일어나 그 주를 배반하고
7Kaj kolektigxis cxirkaux li homoj vantaj, homoj malvirtaj, kaj superfortis Rehxabeamon, filon de Salomono; Rehxabeam estis juna kaj molkora kaj ne povis rezisti al ili.
7난봉과 비류가 모여 좇으므로 스스로 강하게 하여 솔로몬의 아들 르호보암을 대적하나 그 때에 르호보암이 어리고 마음이 연약하여 능히 막지 못하였었느니라
8Kaj nun vi pensas, ke vi havos forton kontraux la regno de la Eternulo en la mano de la filoj de David, cxar vi prezentas grandan amason, kaj vi havas orajn bovidojn, kiujn Jerobeam faris dioj por vi.
8이제 너희가 또 다윗자손의 손으로 다스리는 여호와의 나라를 대적하려 하는도다 너희는 큰 무리요 또 여로보암이 너희를 위하여 신으로 만든 금송아지가 너희와 함께 있도다
9Vi elpusxis ja la pastrojn de la Eternulo, la Aaronidojn kaj Levidojn, kaj vi faris al vi pastrojn kiel la popoloj de la aliaj landoj; cxiu, kiu venas por sia konsekrado kun bovo kaj kun sep sxafoj, farigxas pastro por la nedioj.
9너희가 아론 자손된 여호와의 제사장과 레위 사람을 쫓아내고 이방 백성의 풍속을 좇아 제사장을 삼지 아니하였느냐 무론 누구든지 수송아지 하나와 수양 일곱을 끌고 와서 장립을 받고자 하는 자마다 허무한 신의 제사장이 될 수 있도다
10Sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio; ni ne forlasis Lin; kaj al la Eternulo servas pastroj Aaronidoj kaj Levidoj laux ilia ofico,
10우리에게는 여호와께서 우리 하나님이 되시니 그를 우리가 배반치 아니하였고 여호와를 섬기는 제사장들이 있으니 아론의 자손이요 또 레위 사람이 수종을 들어
11kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn cxiumatene kaj cxiuvespere, kaj incensan aromajxon, kaj ili arangxas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun gxiaj lucernoj, ke ili brulu cxiuvespere; cxar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin.
11조석으로 여호와 앞에 번제를 드리며 분향하며 또 깨끗한 상에 진설병을 놓고 또 금등대가 있어 그 등에 저녁마다 불을 켜나니 우리는 우리하나님 여호와의 계명을 지키나 너희는 그를 배반하 였느니라
12Vidu, kun ni, kiel nia cxefo, estas Dio, kaj ankaux Liaj pastroj kaj lauxtesonaj trumpetoj, por trumpetegi kontraux vi. Ho Izraelidoj, ne militu kontraux la Eternulo, Dio de viaj patroj, cxar vi ne havos sukceson.
12하나님이 우리와 함께 하사 우리의 머리가 되시고 그 제사장들도 우리와 함께하여 경고의 나팔을 불어 너희를 공격하느니라 이스라엘 자손들아 너희 열조의 하나님 여호와와 싸우지 말라 너희가 형통치 못하리라
13Dume Jerobeam cxirkauxirigis embuskon, kiu aperis malantaux ili; tiamaniere estis militistoj antaux la Judoj kaj embusko malantaux ili.
13여로보암이 유다의 뒤를 둘러 복병하였으므로 그 앞에는 이스라엘 사람이 있고 그 뒤에는 복병이 있는지라
14La Judoj sin returnis, kaj ekvidis, ke ili havas batalon antauxe kaj malantauxe. Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj la pastroj ektrumpetis per la trumpetoj.
14유다 사람이 돌이켜 보고 자기 앞뒤의 적병을 인하여 여호와께 부르짖고 제사장은 나팔을 부니라
15Kaj la Judoj lauxte ekbruis; kaj kiam la Judoj ekbruis, Dio frapis Jerobeamon kaj cxiujn Izraelidojn antaux Abija kaj la Judoj.
15유다 사람이 소리지르매 유다 사람의 소리지를 때에 하나님이 여로보암과 온 이스라엘을 아비야와 유다 앞에서 쳐서 패하게 하시니라
16Kaj la Izraelidoj ekkuris antaux la Judoj, kaj Dio transdonis ilin en la manojn de cxi tiuj.
16이스라엘 자손이 유다 앞에서 도망하는지라 하나님이 그 손에 붙이신고로
17Kaj Abija kaj lia popolo faris inter ili grandan baton; kaj falis mortigitoj el Izrael kvincent mil viroj elektitaj.
17아비야와 그 백성이 크게 도륙하니 이스라엘의 택한 병정이 죽임을 입고 엎드러진 자가 오십만이었더라
18Tiam humiligxis la Izraelidoj, kaj fortigxis la Judoj, cxar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
18그 때에 이스라엘 자손이 항복하고 유다 자손이 이기었으니 이는 저희가 그 열조의 하나님 여호와를 의지하였음이라
19Kaj Abija persekutis Jerobeamon, kaj prenis de li urbojn:Bet-Elon kun gxiaj filinurboj, Jesxanan kun gxiaj filinurboj, kaj Efrainon kun gxiaj filinurboj.
19아비야가 여로보암을 쫓아가서 그 성읍들을 빼앗았으니 곧 벧엘과 그 동네와 여사나와 그 동네와 에브론과 그 동네라
20Kaj Jerobeam ne plu refortigxis en la tempo de Abija. Kaj la Eternulo frapis lin, kaj li mortis.
20아비야 때에 여로보암이 다시 강성하지 못하고 여호와의 치심을 입어 죽었고
21Sed Abija fortigxis. Kaj li prenis al si dek kvar edzinojn, kaj li naskigis dudek du filojn kaj dek ses filinojn.
21아비야는 점점 강성하며 아내 열 넷을 취하여 아들 스물 둘과 딸 열 여섯을 낳았더라
22La cetera historio de Abija, liaj agoj, kaj liaj vortoj estas priskribitaj en la komentario de la profeto Ido.
22아비야의 남은 사적과 그 행위와 그 말은 선지자 잇도의 주석책에 기록되니라