Esperanto

Korean

2 Chronicles

14

1Kaj Abija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataux li ekregxis lia filo Asa. En lia tempo la lando estis trankvila dum dek jaroj.
1아비야가 그 열조와 함께 자매 다윗성에 장사되고 그 아들 아사가 대신하여 왕이 되니 그 시대에 그 땅이 십년을 평안하니라
2Asa agadis bone kaj juste antaux la Eternulo, sia Dio.
2아사가 그 하나님 여호와 보시기에 선과 정의를 행하여
3Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altajxojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn.
3이방 제단과 산당을 없이하고 주상을 훼파하며 아세라 상을 찍고
4Kaj li ordonis al la Judoj turni sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon kaj la ordonojn.
4유다 사람을 명하여 그 열조의 하나님 여호와를 구하게 하며 그 율법과 명령을 행하게 하고
5Li forigis el cxiuj urboj de Judujo la altajxojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li.
5또 유다 모든 성읍에서 산당과 태양상을 없이하매 나라가 그 앞에서 평안함을 얻으니라
6Li konstruis urbojn fortikigitajn en Judujo; la lando estis trankvila, kaj li ne havis militon en tiuj jaroj, cxar la Eternulo donis al li ripozon.
6여호와께서 아사에게 평안을 주셨으므로 그 땅이 평안하여 여러해 싸움이 없은지라 저가 견고한 성읍들을 유다에 건축하니라
7Kaj li diris al la Judoj:Ni prikonstruu cxi tiujn urbojn, ni cxirkauxigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraux nia, cxar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon cxirkauxe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese.
7아사가 일찌기 유다사람에게 이르되 우리가 우리 하나님 여호와를 찾았으므로 이 땅이 아직 우리 앞에 있나니 우리가 이 성읍들을 건축하고 그 주위에 성곽과 망대와 문과 빗장을 만들자 우리가 주를 찾았으므로 주께서 우리에게 사방의 평안을 주셨느니라 하고 이에 저희가 성읍을 형통하게 건축하였더라
8Kaj Asa havis militistaron:da viroj armitaj per sxildo kaj lanco el la Jehudaidoj tricent mil, kaj el la Benjamenidoj da viroj portantaj mansxildon kaj pafantaj per pafarko estis ducent okdek mil; cxiuj ili estis bravaj militistoj.
8아사의 군대는 유다 중에서 큰 방패와 창을 잡는 자가 삼십만이요 베냐민 중에서 작은 방패를 잡으며 활을 당기는 자가 이십 팔만이라 다 큰 용사더라
9Eliris kontraux ilin Zerahx, la Etiopo, kun militistaro de unu miliono kaj kun tricent cxaroj, kaj li venis gxis Maresxa.
9구스 사람 세라가 저희를 치려하여 군사 백만과 병거 삼백승을 거느리고 마레사에 이르매
10Kaj eliris Asa renkonte al li, kaj ili arangxigxis al batalo en la valo Cefata, apud Maresxa.
10아사가 마주 나아가서 마레사의 스바다 골짜기에 진치고
11Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aux al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, cxar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraux cxi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraux Vi neniu homo montrigxu forta.
11그 하나님 여호와께 부르짖어 가로되 여호와여 강한 자와 약한자 사이에는 주밖에 도와줄 이가 없사오니 우리 하나님 여호와여, 우리를 도우소서 우리가 주를 의지하오며 주의 이름을 의탁하옵고 이 많은 무리를 치러왔나이다 여호와여, 주는 우리 하나님이시오니 원컨대 사람으로 주를 이기지 못하게 하옵소서 하였더니
12Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaux Asa kaj antaux la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris.
12여호와께서 구스 사람을 아사와 유다 사람 앞에서 쳐서 패하게 하시니 구스 사람이 도망하는지라
13Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li, persekutis ilin gxis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el ili restis vivanta; cxar ili estis frakasitaj antaux la Eternulo kaj antaux Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da militakirajxo.
13아사와 그 좇는자가 구스 사람을 쫓아 그랄까지 이르매 이에 구스 사람이 엎드러지고 살아 남은 자가 없었으니 이는 여호와 앞에서와 그 군대 앞에서 패망하였음이라 노략한 물건이 심히 많았더라
14Kaj ili venkobatis cxiujn urbojn cxirkauxe de Gerar, cxar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis cxiujn urbojn, cxar en ili trovigxis multe da rabeblajxo.
14여호와께서 그랄 사면 모든 성읍 백성을 두렵게 하시니 무리가 그 모든 성읍을 치고 그 가운데 있는 많은 물건을 노략하고
15Ankaux ili disbatis la tendojn de la brutoj, kaptis multe da sxafoj kaj da kameloj, kaj revenis en Jerusalemon.
15또 짐승 지키는 천막을 치고 양과 약대를 많이 이끌고 예루살렘으로 돌아왔더라