1En la kvara jaro de la regxo Dario aperis vorto de la Eternulo al Zehxarja, en la kvara tago de la nauxa monato, tio estas de Kislev;
1다리오왕 사년 구월 곧 기슬래월 사일에 여호와의 말씀이 스가랴에게 임하니라
2kiam Bet-El sendis SXareceron kaj Regem-Melehxon kun iliaj akompanantoj, por pregxi antaux la Eternulo,
2때에 벧엘 사람이 사레셀과 레겜멜렉과 그 종자를 보내어 여호와께 은혜를 구하고
3kaj demandi la pastrojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo Cebaot, kaj la profetojn, jene:CXu ni devas plori en la kvina monato, kaj fasti, kiel ni faradis jam dum multe da jaroj?
3만군의 여호와의 전에 있는 제사장들과 선지자들에게 물어 가로되 우리가 여러 해 동안에 행한대로 오월간에 울며 재계하리이까 하매
4Tiam aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante:
4만군의 여호와의 말씀이 내게 임하여 이르시되
5Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene:Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj-cxu por Mi vi fastis? cxu por Mi?
5온 땅의 백성과 제사장들에게 이르라 너희가 칠십년 동안 오월과 칠월에 금식하고 애통하였거니와 그 금식이 나를 위하여 나를 위하여 한 것이냐 ?
6Kaj kiam vi mangxas kaj trinkas, cxu ne por vi mem vi mangxas kaj trinkas?
6너희의 먹으며 마심이 전혀 자기을 위하여 먹으며 자기를 위하여 마심이 아니냐
7CXu la esenco ne estas tiuj vortoj, kiujn la Eternulo proklamis per la antauxaj profetoj, kiam Jerusalem estis prilogxata kaj bonstata, kaj la urboj cxirkaux gxi, la suda regiono kaj la malaltajxo, estis prilogxataj?
7여호와가 이전 선지자로 외친 말을 너희가 청종할 것이 아니냐 ? 그 때에는 예루살렘과 사면읍에 백성이 거하여 형통하였고 남방과 평원에도 사람이 거하였었느니라
8Kaj aperis vorto de la Eternulo al Zehxarja, dirante:
8여호와의 말씀이 스가랴에게 임하여 이르시되
9Tiele diras la Eternulo Cebaot:Faru jugxon justan, cxiu estu bona kaj kompatema al sia frato;
9만군의 여호와가 이미 말하여 이르기를 너희는 진실한 재판을 행하며 피차에 인애와 긍휼을 베풀며
10vidvinon, orfon, fremdulon, kaj malricxulon ne premu, kaj ne portu en via koro malbonajn intencojn kontraux via frato.
10과부와 고아와 나그네와 궁핍한 자를 압제하지 말며 남을 해하려하여 심중에 도모하지 말라 하였으나
11Sed ili ne volis atenti, ili deturnis de Mi sian flankon, kaj siajn orelojn ili sxtopis, por ne auxdi.
11청종하기를 싫어하며 등으로 향하며 듣지 아니하려고 귀를 막으며
12Sian koron ili faris kiel diamanta sxtono, por ne obei la instruon, kaj la vortojn, kiujn la Eternulo Cebaot sendis en Sia spirito per la antauxaj profetoj; pro tio aperis granda kolero de la Eternulo Cebaot.
12그 마음을 금강석 같게 하여 율법과 만군의 여호와가 신으로 이전 선지자를 빙자하여 전한 말을 듣지 아니하므로 큰 노가 나 만군의 여호와께로서 나왔도다
13Kaj cxar Li vokis, kaj ili ne auxskultis, tial ankaux Mi ne auxskultis, kiam ili vokis, diras la Eternulo Cebaot.
13만군의 여호와가 말하였었노라 내가 불러도 그들이 듣지 아니하였은즉 그들이 불러도 내가 듣지 아니하고
14Kaj Mi disblovis ilin inter cxiujn naciojn, kiujn ili ne konis, kaj la lando post ili dezertigxis tiel, ke neniu en gxi iris tien aux reen; tiamaniere la cxarman landon ili faris dezerto.
14회리바람으로 그들을 그 알지 못하던 모든 열국에 헤치리라한 후로 이 땅이 황무하여 왕래하는 사람이 없었나니 이는 그들이 아름다운 땅으로 황무하게 하였음이니라 하시니라