Esperanto

Korean

Zechariah

8

1Kaj aperis vorto de la Eternulo, dirante:
1만군의 여호와의 말씀이 임하여 이르시되
2Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi ekfervoris pri Cion per granda fervoro, kaj kun granda kolero Mi ekfervoris pri gxi.
2만군의 여호와가 말하노라 내가 시온을 위하여 크게 질투하며 그를 위하여 크게 분노함으로 질투하노라
3Tiele diras la Eternulo:Mi revenos al Cion, Mi eklogxos meze de Jerusalem, kaj Jerusalem estos nomata urbo de la vero, kaj la monto de la Eternulo Cebaot, monto sankta.
3나 여호와가 말하노라 내가 시온에 돌아왔은즉 예루살렘 가운데 거하리니 예루살렘은 진리의 성읍이라 일컫겠고 만군의 여호와의 산은 성산이라 일컫게 되리라
4Tiele diras la Eternulo Cebaot:Denove sidos maljunuloj kaj maljunulinoj sur la placoj de Jerusalem, cxiu kun bastono en la mano, pro profundeco de la agxo.
4만군의 여호와가 말하노라 예루살렘 길거리에 늙은 지아비와 늙은 지어미가 다시 앉을 것이라 다 나이 많으므로 각기 손에 지팡이를 잡을 것이요
5Kaj la stratoj de la urbo plenigxos de infanoj kaj infaninoj, ludantaj sur gxiaj stratoj.
5그 성읍 거리에 동남과 동녀가 가득하여 거기서 장난하리라
6Tiele diras la Eternulo Cebaot:Se en la okuloj de la restintoj de la popolo en cxi tiu tempo tio sxajnas ne ebla, cxu tio estas ne ebla ankaux en Miaj okuloj? diras la Eternulo Cebaot.
6만군의 여호와가 말하노라 이 일이 그 날에 남은 백성의 눈에는 기이하려니와 내 눈에 어찌 기이하겠느냐 만군의 여호와의 말이니라
7Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi savos Mian popolon el la lando orienta kaj el la lando okcidenta;
7만군의 여호와가 말하노라 내가 내 백성을 동방에서부터 서방에서부터 구원하여 내고
8Mi venigos ilin, kaj ili eklogxos interne de Jerusalem; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio, en vero kaj justo.
8인도하여다가 예루살렘 가운데 거하게 하리니 그들은 내 백성이 되고 나는 성실과 정의로 그들의 하나님이 되리라
9Tiele diras la Eternulo Cebaot:Fortigu viajn manojn, vi, kiuj auxdas en cxi tiuj tagoj cxi tiujn vortojn el la busxo de la profetoj, en la tago, kiam estas farata fondo por la konstruado de la domo de la Eternulo Cebaot, la templo.
9만군의 여호와가 말하노라 만군의 여호와의 집 곧 전을 건축하려고 그 지대를 쌓던 날에 일어난 선지자들의 입의 말을 이 때에 듣는 너희는 손을 견고히 할지어다 !
10CXar antaux cxi tiuj tagoj ne ekzistis rekompenco por la laboro de homo, nek por la laboro de bruto; nek la eliranto nek la eniranto povis esti trankvila antaux la malamiko; kaj Mi permesis al cxiuj homoj ataki unu la alian.
10그 날 전에는 사람도 삯을 얻지 못하였고 짐승도 삯을 받지 못하였으며 사람이 대적을 인하여 출입에 평안치 못하였었나니 이는 내가 뭇 사람으로 서로 치게 하였음이어니와
11Sed nun Mi estas por la restintoj de tiu popolo ne tia, kia Mi estis antauxe, diras la Eternulo Cebaot;
11만군의 여호와가 말하노니 이제는 내가 이 남은 백성을 대하기를 전일과 같이 아니할 것인즉
12cxar estos semo de paco:la vinberbrancxo donos siajn fruktojn, la tero donos siajn produktajxojn, la cxielo donos sian roson, kaj cxion cxi tion Mi posedigos al la restintoj de cxi tiu popolo.
12곧 평안한 추수를 얻을 것이라 포도나무가 열매를 맺으며 땅이 산물을 내며 하늘은 이슬을 내리리니 내가 이 남은 백성으로 이 모든 것을 누리게 하리라
13Kaj kiel vi, ho domo de Jehuda kaj domo de Izrael, estis malbeno inter la nacioj, tiel Mi savos vin, kaj vi farigxos beno; ne timu do, kaj viaj manoj fortigxu.
13유다 족속아, 이스라엘 족속아 너희가 이방 가운데서 저주가 되었었으나 이제는 내가 너희를 구원하여 너희로 축복이 되게 하리니 두려워 말지니라 손을 견고히 할지니라 !
14CXar tiele diras la Eternulo Cebaot:Tiel same, kiel Mi intencis plagi vin, kiam viaj patroj Min kolerigis, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi ne fordecidis tion,
14만군의 여호와가 말하노라 전에 너희 열조가 나의 노를 격발할 때에 내가 그들에게 재앙을 내리기로 뜻하고 뉘우치지 아니하였었으나
15tiel Mi returnis Min kaj intencas nun fari bonon al Jerusalem kaj al la domo de Jehuda:ne timu.
15이제 내가 예루살렘과 유다 족속에게 은혜를 베풀기로 뜻하였나니 너희는 두려워 말지니라
16Jen estas la aferoj, kiujn vi devas fari:parolu veron unu al la alia, veran kaj pacan jugxon faru en viaj pordegoj;
16너희가 행할 일은 이러하니라 너희는 각기 이웃으로 더불어 진실을 말하며 너희 성문에서 진실하고 화평한 재판을 베풀고
17ne intencu en via koro malbonon unu kontraux la alia, kaj ne amu mensogan jxuron; cxar cxion cxi tion Mi malamas, diras la Eternulo.
17심중에 서로 해하기를 도모하지 말며 거짓 맹세를 좋아하지 말라 이 모든 일은 나의 미워하는 것임이니라 나 여호와의 말이니라
18Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo Cebaot, dirante:
18만군의 여호와의 말씀이 내게 임하여 이르시되
19Tiele diras la Eternulo Cebaot:La fastotago de la kvara monato kaj la fastotago de la kvina kaj la fastotago de la sepa kaj la fastotago de la deka estos por la domo de Jehuda gxojo kaj gajeco kaj agrablaj festoj; tial amu la veron kaj la pacon.
19만군의 여호와가 말하노라 사월의 금식과, 오월의 금식과, 칠월의 금식이 변하여 유다 족속에게 기쁨과 즐거움과 희락의 절기가 되리니 오직 너희는 진실과 화평을 사랑할지니라 !
20Tiele diras la Eternulo Cebaot:Venados ankoraux popoloj kaj logxantoj de multaj urboj;
20만군의 여호와가 말하노라 그 후에 여러 백성과 많은 성읍의 거민이 올 것이라
21kaj la logxantoj de unu urbo venos al la logxantoj de alia urbo, kaj diros:Ni iru rapide, por pregxi antaux la Eternulo kaj por turni nin al la Eternulo Cebaot; mi ankaux iros.
21이 성읍 거민이 저 성읍에 가서 이르기를 우리가 속히 가서 만군의 여호와를 찾고 여호와께 은혜를 구하자 할 것이면 나도 가겠노라 하겠으며
22Kaj venos multaj popoloj kaj potencaj nacioj, por sercxi la Eternulon Cebaot en Jerusalem kaj por pregxi antaux la Eternulo.
22많은 백성과 강대한 나라들이 예루살렘으로 와서 만군의 여호와를 찾고 여호와께 은혜를 구하리라
23Tiele diras la Eternulo Cebaot:En tiu tempo forte kaptos dek homoj el cxialingvaj nacioj la baskon de Judo, kaj diros:Ni iros kun vi, cxar ni auxdis, ke Dio estas kun vi.
23만군의 여호와가 말하노라 그 날에는 방언이 다른 열국 백성 열명이 유다 사람 하나의 옷자락을 잡을 것이라 곧 잡고 말하기를 하나님이 너희와 함께하심을 들었나니 우리가 너희와 함께 가려 하노라 하리라 하시니라