Esperanto

Proverbs

12

1Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsagxulo.2Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita.3Ne fortikigxos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne sxanceligxos.4Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.5La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico.6La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la busxo de virtuloj ilin savas.7La malvirtuloj renversigxos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte.8Oni lauxdas homon laux lia sagxo; Sed perversulo estos hontigita.9Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu sercxas honoron, sed al kiu mankas pano.10Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.11Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu estas malsagxulo.12Malvirtulo sercxas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.13Per siaj pekaj vortoj kaptigxas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.14Per la fruktoj de sia busxo homo bone satigxas; Kaj laux la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.15La vojo de malsagxulo estas gxusta en liaj okuloj; Sed sagxulo auxskultas konsilon.16Malsagxulo tuj montras sian koleron; Sed sagxulo ignoras ofendon.17Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas gxusta, Sed falsama atestulo trompon.18Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de sagxuloj sanigas.19Parolo vera restas fortike por cxiam; Sed parolo malvera nur por momento.20Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed cxe la pacigantoj estas gxojo.21Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.22Abomenajxo por la Eternulo estas busxo mensogema; Sed kiuj agas laux vero, tiuj placxas al Li.23Sagxa homo kasxas scion; Sed la koro de malsagxuloj elkrias malsagxecon.24La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon.25Zorgo en la koro de homo gxin premas; Sed amika vorto gxin gxojigas.26Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.27Maldiligenteco ne pretigos al si mangxon; Sed homo diligenta havas ricxecon.28Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj gxi estos ebenigita kontraux morto.