1Sagxa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne auxskultas moralinstruon.2La frukto de la busxo donas al homo bonan mangxon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto.3Kiu gardas sian busxon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian busxon, tiu pereas.4La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satigxas.5Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.6La virto gardas tiun, kiu iras gxustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.7Unu sxajnigas sin ricxa, havante nenion; Alia sxajnigas sin malricxa, havante grandan ricxecon.8Per sia ricxeco homo savas sian animon; Sed malricxulo ne auxskultas atentigon.9La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingigxos.10Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas sagxon.11Ricxeco rapide akirita malgrandigxas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multigxas.12Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.13Kiu malsxatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita.14Instruo de sagxulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.15Bona prudento placxigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.16CXiu prudentulo agas konscie; Sed malsagxulo elmontras malsagxecon.17Malbona sendito falas en malfelicxon; Sed sendito fidela sanigas.18Malricxa kaj hontigata estos tiu, kiu forpusxas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.19Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsagxuloj estas deturni sin de malbono.20Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.21Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.22Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo.23Multe da mangxajxo estas sur la kampo de malricxuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.24Kiu sxparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaux lin punas.25Virtulo mangxas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.