1Sagxa virino konstruas sian domon; Sed malsagxa detruas gxin per siaj manoj.2Kiu iras la gxustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malgxustan, tiu Lin malestimas.3En la busxo de malsagxulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la busxo de sagxuloj ilin gardas.4Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.5Verama atestanto ne mensogas; Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.6Mokanto sercxas sagxecon kaj gxin ne trovas; Sed por sagxulo la sciado estas facila.7Foriru de homo malsagxa; CXar vi ne auxdos parolon de sagxo.8La sagxeco de sagxulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsagxeco de malsagxuloj estas trompigxado.9Malsagxuloj sxercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.10Koro scias sian propran malgxojon; Kaj en gxia gxojo ne partoprenas fremdulo.11Domo de malvirtuloj estos ekstermita; Sed dometo de virtuloj floros.12Iufoje vojo sxajnas gxusta al homo, Kaj tamen gxia fino kondukas al la morto.13Ankaux dum ridado povas dolori la koro; Kaj la fino de gxojo estas malgxojo.14Laux siaj agoj mangxos homo malbonkora; Kaj homo bona satigxos per siaj faroj.15Naivulo kredas cxiun vorton; Sed sagxulo estas atenta pri sia vojo.16Sagxulo timas, kaj forklinigxas de malbono; Sed malsagxulo estas incitigxema kaj memfidema.17Malpacienculo faras malsagxajxojn; Kaj malbonintenculo estas malamata.18Naivuloj akiras malsagxecon; Sed sagxuloj estas kronataj de klereco.19Malbonuloj humiligxos antaux bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaux la pordego de virtulo.20Malricxulo estas malamata ecx de sia proksimulo; Sed ricxulo havas multe da amikoj.21Kiu malsxatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malricxulojn, tiu estas felicxa.22CXu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas cxe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.23De cxiu laboro estos profito; Sed de babilado venas nur senhaveco.24Propra ricxeco estas krono por la sagxuloj; Sed la malsagxeco de la malsagxuloj restas malsagxeco.25Verparola atestanto savas animojn; Sed malverparola elspiras trompon.26En la timo antaux la Eternulo estas forta fortikajxo; Kaj Li estos rifugxejo por Siaj infanoj.27La timo antaux la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.28Grandeco de popolo estas gloro por regxo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton.29Pacienculo havas multe da sagxo; Sed malpacienculo elmontras malsagxecon.30Trankvila koro estas vivo por la korpo; Sed envio estas puso por la ostoj.31Kiu premas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malricxulon.32Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon.33En la koro de sagxulo ripozas sagxo; Kaj kio estas en malsagxuloj, tio elmontrigxas.34Virto altigas popolon; Sed peko pereigas gentojn.35Favoron de la regxo havas sklavo sagxa; Sed kontraux malbonkonduta li koleras.