1約瑟和他的兄弟雅各住在他父親寄居的地方,就是迦南地。
1Jakob logxis en la lando, en kiu lia patro logxis fremdule, en la lando Kanaana.
2雅各的歷史記在下面:約瑟十七歲的時候,與他的哥哥們一同牧羊。他是個孩童,與他父親的妾,辟拉和悉帕的眾子,常在一起。約瑟把他們的惡行報告給父親。
2Jen estas la generaciaro de Jakob. Jozef, havante la agxon de dek sep jaroj, pasxtis kune kun siaj fratoj la brutaron; li estis knabo kune kun la filoj de Bilha kaj la filoj de Zilpa, la edzinoj de lia patro; kaj malbonajn famojn pri ili Jozef raportadis al ilia patro.
3以色列愛約瑟過於愛其他的兒子,因為約瑟是他年老時生的。他給約瑟做了一件彩色長衣。
3Kaj Izrael amis Jozefon pli ol cxiujn siajn filojn, cxar li estis por li filo naskita en maljuneco; kaj li faris al li mikskoloran veston.
4約瑟的哥哥們見父親愛約瑟過於愛他們,就恨約瑟,不能與他和和氣氣地說話。
4CXar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol cxiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.
5約瑟的夢約瑟作了一個夢,把夢告訴哥哥們,他們就越發恨他。
5Jozef havis songxon, kaj li rakontis gxin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraux pli.
6約瑟對他們說:“請聽我所作的這個夢:
6Li diris al ili: Auxskultu la songxon, kiun mi songxis:
7我們正在田間捆麥子,我的麥捆忽然站立起來,你們的麥捆都來圍著我的下拜。”
7ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo starigxis kaj restis starante, kaj viaj garboj gxin cxirkauxis kaj profunde klinigxis antaux mia garbo.
8他的哥哥們對他說:“你真的要作我們的王嗎?真的要管轄我們嗎?”他們就為了約瑟的夢和他的話,越發恨他。
8Tiam liaj fratoj diris al li: CXu vi estos regxo super ni? aux cxu vi regos super ni? Kaj ili ankoraux pli ekmalamis lin pro liaj songxoj kaj pro liaj vortoj.
9後來約瑟又作了一個夢,也把夢向哥哥們述說了。他說:“我又作了一個夢,我夢見太陽、月亮和十一顆星向我下拜。”
9Kaj li songxis ankoraux alian songxon kaj rakontis gxin al siaj fratoj, kaj diris: Mi songxis ankoraux unu songxon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj klinigxas antaux mi.
10約瑟把夢向他父親和哥哥們述說了,他父親就斥責他,說:“你所作的這夢是甚麼夢呢?我和你母親,以及你的兄弟,真的要來俯伏在地向你下拜嗎?”
10Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riprocxon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu songxo, kiun vi songxis? cxu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por klinigxi antaux vi gxis la tero?
11他哥哥們都嫉妒他,他父親卻把這事記在心裡。
11Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia patro konservis en la memoro la aferon.
12約瑟被賣到埃及約瑟的哥哥們去了示劍,牧放他們父親的羊群。
12Liaj fratoj iris pasxti la sxafojn de sia patro en SXehxem.
13以色列對約瑟說:“你的哥哥們不是在示劍牧放羊群嗎?來吧,我要派你到他們那裡去。”約瑟回答他:“我在這裡。”
13Kaj Izrael diris al Jozef: Viaj fratoj pasxtas ja en SXehxem; venu do, mi sendos vin al ili. Kaj tiu respondis al li: Jen mi estas.
14以色列對他說:“你去看看你的哥哥們是不是平安,羊群是不是平安,就回來告訴我。”於是打發他離開希伯崙谷,他就到示劍去了。
14Kaj Izrael diris al li: Iru, rigardu, kiel fartas viaj fratoj kaj kiel fartas la sxafoj, kaj alportu al mi respondon. Kaj li forsendis lin el la valo de HXebron, kaj tiu venis SXehxemon.
15有人遇見約瑟在田間迷了路,就問他說:“你找甚麼?”
15Kaj iu viro trovis lin, kaj vidis, ke li erarvagas sur la kampo; kaj la viro demandis lin: Kion vi sercxas?
16他回答:“我正在找我的哥哥們,請你告訴我他們在哪裡牧放羊群。”
16Kaj li diris: Miajn fratojn mi sercxas; diru al mi, kie ili pasxtas.
17那人說:“他們已經離開了這裡;我聽見他們說:‘我們要到多坍去。’”於是約瑟去追尋哥哥們,結果在多坍找到了他們。
17Kaj la viro diris: Ili foriris de cxi tie; cxar mi auxdis, ke ili diris: Ni iru al Dotan. Kaj Jozef iris sercxi siajn fratojn, kaj trovis ilin en Dotan.
18他們遠遠就看見了他;趁他還沒有走近,大家就謀害他,要把他殺死。
18Kaj ili ekvidis lin de malproksime; kaj antaux ol li alproksimigxis al ili, naskigxis en ili la malbona intenco mortigi lin.
19他們彼此說:“看哪,那作夢的人來了。
19Kaj ili diris unu al alia: Jen tiu songxisto venas;
20來吧,我們把他殺了,丟在一個枯井裡,就說有猛獸把他吃了。我們要看看他的夢將來要怎麼樣。”
20nun ni iru kaj mortigu lin, kaj ni jxetu lin en unu el la putoj, kaj ni diru, ke sovagxa besto lin formangxis; kaj ni vidos, kio farigxos el liaj songxoj.
21流本聽見了,要救約瑟脫離他們的手。他說:“我們不可取他的性命。”
21Sed tion auxdis Ruben kaj savis lin el iliaj manoj, kaj diris: Ni ne mortigu lin.
22流本又對他們說:“不可流他的血,可以把他丟在這曠野的枯井裡,不可下手害他。”流本的意思是要救他脫離他們的手,把他帶回去給他的父親。
22Kaj Ruben diris al ili: Ne versxu sangon; jxetu lin en cxi tiun puton, kiu estas en la dezerto, sed manon ne metu sur lin. CXar li intencis savi lin el iliaj manoj kaj revenigi lin al sia patro.
23約瑟到了哥哥們那裡,他們就脫去他的外衣,就是他穿在身上的那件彩衣。
23Kaj kiam Jozef venis al siaj fratoj, ili deprenis de li lian veston, la mikskoloran veston, kiu estis sur li;
24他們拿住約瑟,把他丟在枯井裡。那井是空的,裡面沒有水。
24kaj ili prenis lin kaj jxetis lin en la puton; sed la puto estis malplena, akvo ne estis en gxi.
25他們坐下吃飯,舉目觀看,見有一群以實瑪利人從基列來。他們的駱駝載著香料、乳香和沒藥,要帶下埃及去。
25Kiam ili sidigxis, por mangxi panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da Isxmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromajxojn kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo.
26猶大對他的眾兄弟說:“我們殺了我們的兄弟,把他的血隱藏起來,究竟有甚麼益處呢?
26Kaj Jehuda diris al siaj fratoj: Kian profiton ni havos, se ni mortigos nian fraton kaj kasxos lian sangon?
27我們不如把他賣給以實瑪利人,不要下手害他,因為他是我們的兄弟,我們的骨肉。”眾兄弟就聽從了他。
27Venu, ni vendos lin al la Isxmaelidoj, por ke nia mano ne metigxu sur lin; cxar li estas nia frato, nia karno. Kaj liaj fratoj akceptis lian proponon.
28有些米甸的商人經過那裡,約瑟的哥哥們就把約瑟從枯井裡拉上來,以二十塊銀子把他賣給以實瑪利人。以實瑪利人就把約瑟帶到埃及去了。
28Kaj kiam la Midjanidoj, la komercistoj, preteriris, ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto kaj vendis Jozefon al la Isxmaelidoj por dudek argxentaj moneroj; kaj tiuj forkondukis Jozefon al Egiptujo.
29流本回到枯井那裡,見約瑟不在井裡,就撕裂自己的衣服。
29Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li dissxiris siajn vestojn.
30他回到兄弟們那裡去,說:“孩子不見了,我可到哪裡去呢?”
30Kaj li reiris al siaj fratoj, kaj diris: La knabo forestas, kaj kien mi nun iros?
31於是,他們宰了一隻公山羊,把約瑟的長衣蘸在血裡;
31Kaj ili prenis la veston de Jozef kaj bucxis kapron kaj trempis la veston en la sango.
32然後打發人把彩衣送到他們父親那裡,說:“這是我們找到的。請你認一認,是你兒子的長衣不是?”
32Kaj ili sendis la mikskoloran veston kaj venigis gxin al sia patro, kaj dirigis: CXi tion ni trovis; rigardu, cxu gxi estas la vesto de via filo aux ne.
33他認出這件長衣,就說:“是我兒子的長衣,有猛獸把他吃了。約瑟真的被撕碎了。”
33Kaj li rekonis gxin, kaj diris: GXi estas la vesto de mia filo! sovagxa besto lin formangxis! dissxirita estas Jozef!
34雅各就撕裂自己的衣服,腰束麻布,為他兒子哀悼了很多日子。
34Kaj Jakob dissxiris siajn vestojn kaj metis sakajxon cxirkaux sian lumbon kaj funebris pri sia filo multe da tagoj.
35他所有的兒女都起來安慰他,他卻不肯接受他們的安慰,說:“我要悲悲哀哀地下到陰間,到我的兒子那裡去。”約瑟的父親就為他哀哭。
35Kaj cxiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoligxi, kaj diris: En funebro mi iros en SXeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro.
36米甸人後來把約瑟賣到埃及去,賣給法老的一個臣宰,軍長波提乏。
36Sed la Midjanidoj vendis lin en Egiptujo al Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj.