1稱頌守約和施行奇事的 神(代上16:8~22)你們要稱謝耶和華,求告他的名;在萬民中傳揚他的作為。
1Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
2你們要向他歌唱,歌頌他,講論他一切奇妙的作為。
2Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri cxiuj Liaj mirakloj.
3你們要以他的聖名誇耀;願尋求耶和華的人都心裡歡喜。
3Lauxdu Lian sanktan nomon; GXoju la koro de tiuj, kiuj sercxas la Eternulon.
4你們要追求耶和華與他的能力,常常尋求他的面。
4Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Sercxu cxiam Lian vizagxon.
5記念他所作的奇事、他的神蹟,和他口裡的判詞。
5Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo;
6他僕人亞伯拉罕的後裔啊!他所揀選的人,雅各的子孫哪!
6Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.
7他是耶和華我們的 神,他的判詞充滿全地。
7Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj jugxoj.
8他永遠記念他的約,他記念他所吩咐的話,直到千代,
8Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
9就是與亞伯拉罕所立的約,向以撒所起的誓。
9Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj jxuris al Isaak.
10他把這約向雅各定為律例,向以色列堅立為永遠的約,
10Li metis gxin por Jakob kiel legxon, Por Izrael kiel eternan interligon,
11說:“我必把迦南地賜給你們,作你們產業的分。”
11Dirante:Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.
12那時,他們人數不多,實在很少,而且是在那地寄居的。
12Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en gxi,
13他們從這邦飄流到那邦,從這國飄流到另一國。
13Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,
14他不容任何人欺壓他們,為了他們的緣故,他曾指責君王,說:
14Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili regxojn, dirante:
15“不可傷害我的受膏者,也不可惡待我的先知。”
15Ne tusxu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.
16他命令饑荒臨到那地,斷絕了一切糧食的供應。
16Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis cxion, kio portis panon.
17在他們之前,他差遣一個人去,就是被賣為奴的約瑟。
17Li sendis antaux ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo.
18人用腳鐐弄傷他的腳,他的頸項被鐵鍊鎖著,
18Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero sxargxis lian korpon,
19直到他的話應驗,耶和華的話為他證實的時候。
19GXis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis.
20王就派人去釋放他,統治眾民的把他釋放了。
20Regxo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin;
21王立他執掌朝政,管理王一切所有的,
21Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo,
22使他可以隨意捆綁王的群臣,把智慧教導王的長老。
22Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj sagxigu liajn maljunulojn.
23後來以色列到了埃及,雅各在含地寄居。
23Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de HXam.
24耶和華使他的子民生育眾多,使他們比他們的敵人更強盛。
24Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris gxin pli forta ol gxiaj malamikoj.
25他改變敵人的心去憎恨他的子民,用詭詐待他的眾僕人。
25Li malgxustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraux Liaj sklavoj.
26他差派了他的僕人摩西,和他揀選的亞倫。
26Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis.
27他們在敵人中間施行他的神蹟,在含地顯明他的奇事。
27Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de HXam.
28他命黑暗降下,使那地黑暗;他的話是不能違背的。
28Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.
29他使埃及的水都變成血,使他們的魚都死掉。
29Li sxangxis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fisxojn.
30在他們的地上,以及君王的內室,青蛙多多滋生。
30Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la cxambroj de iliaj regxoj.
31他一發命令,蒼蠅就成群而來,並且虱子進入他們的四境。
31Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en cxiuj iliaj regionoj.
32他給他們降下冰雹為雨,又在他們的地上降下火燄。
32Antataux pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando.
33他擊打他們的葡萄樹和無花果樹,又毀壞他們境內的樹木。
33Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.
34他一發命令,蝗蟲就來,蚱蜢也來,多得無法數算,
34Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj
35吃盡了他們地上的一切植物,吃光了他們土地的出產。
35Kaj formangxis la tutan herbon en ilia lando Kaj formangxis la produktojn de ilia tero.
36他擊殺了他們境內所有的長子,就是他們強壯的時候所生的頭生子。
36Kaj Li mortigis cxiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencajxojn de cxiuj iliaj fortoj.
37他領自己的子民帶著金銀出來;他們眾支派中沒有一個畏縮的。
37Sed ilin Li elkondukis kun argxento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.
38他們出來的時候,埃及人很歡喜,因為埃及人都懼怕他們。
38GXojis Egiptujo, kiam ili eliris, CXar atakis gxin timo antaux ili.
39他展開雲彩作遮蓋,夜間有火光照。
39Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke gxi lumu en la nokto.
40他們一求,他就使鵪鶉飛來,並且用天上的糧食使他們飽足。
40Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano cxiela Li ilin satigis.
41他裂開磐石,水就湧流出來;在乾旱之處水流成河。
41Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.
42因為他記念他向自己的僕人亞伯拉罕應許的聖言。
42CXar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo.
43他帶領自己的子民歡歡樂樂出來,帶領自己的選民歡呼著出來。
43Kaj Li elkondukis Sian popolon en gxojo, Siajn elektitojn kun kantado.
44他把多國的地土賜給他們,他們就承受眾民勞碌的成果,
44Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis;
45為要使他們謹守他的律例,遵守他的律法。你們要讚美耶和華。
45Por ke ili plenumu Liajn legxojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!