聖經新譯本

Esperanto

Psalms

115

1 神是我們唯一的倚靠耶和華啊!不要把榮耀歸給我們,不要歸給我們;要因你的慈愛和信實把榮耀歸在你的名下。
1Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.
2為甚麼容列國的人說:“他們的 神在哪裡呢?”
2Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio?
3我們的 神在天上;他喜歡甚麼,就作甚麼。
3Sed nia Dio estas en la cxielo; CXion, kion Li deziras, Li faras.
4列國的偶像是金的、銀的,是人手所做的。
4Iliaj idoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj.
5它們有口,卻不能說話;有眼,卻不能看;
5Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;
6有耳,卻不能聽;有鼻,卻不能聞;
6Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Nazon ili havas, sed ne flaras;
7有手,卻不能摸;有腳,卻不能行;也不能用喉嚨發聲。
7Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorgxo.
8做偶像的必和偶像一樣;凡是倚靠它們的,都必這樣。
8Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas.
9以色列啊!你們要倚靠耶和華;他是你們(“你們”原文作“他們”)的幫助、你們(“你們”原文作“他們”)的盾牌。
9Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo.
10亞倫家啊!你們要倚靠耶和華;他是你們(“你們”原文作“他們”)的幫助、你們(“你們”原文作“他們”)的盾牌。
10Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo.
11敬畏耶和華的啊!你們要倚靠耶和華;他是你們(“你們”原文作“他們”)的幫助、你們(“你們”原文作“他們”)的盾牌。
11Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj sxildo.
12耶和華顧念我們,必賜福給我們;他必賜福給以色列家,賜福給亞倫家。
12La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron;
13敬畏耶和華的,無論大小尊卑,他都必賜福。
13Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn.
14願耶和華使你們增多,使你們和你們的子孫增多。
14La Eternulo vin multigu, Vin kaj viajn infanojn.
15願你們蒙創造天地的耶和華賜福。
15Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la cxielon kaj la teron.
16天屬於耶和華,地,他卻賜給了世人。
16La cxielo estas cxielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj.
17死人不能讚美耶和華,下到陰間的不能讚美他。
17Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon.
18至於我們,我們要稱頌耶和華,從現在直到永遠。你們要讚美耶和華。
18Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja!