1大衛的詩,交給詩班長。耶和華啊!王因你的力量快樂,因你的救恩大大歡呼。
1Al la hxorestro. Psalmo de David. Ho Eternulo, pro Via forto gxojas la regxo, Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!
2他心裡所願的,你賜給了他;他嘴唇所求的,你沒有拒絕。(細拉)
2Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; Kaj la peton de lia busxo Vi ne rifuzis. Sela.
3你以美福迎接他,把精金的冠冕戴在他頭上。
3Vi antauxvenas al li kun beno de bono; Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.
4他向你求壽,你就賜給他,就是長久的日子,直到永遠。
4Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por cxiam kaj eterne.
5他因你的救恩大有榮耀,你又把尊榮和威嚴加給他。
5Granda estas lia honoro pro Via helpo; Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.
6你把永遠的福分賜給他,又使他因與你同在的喜樂歡欣。
6Vi donas al li eternajn benojn; Vi gajigas lin per gxojo antaux Via vizagxo.
7王倚靠耶和華,靠著至高者的慈愛,他必不至動搖。
7CXar la regxo fidas la Eternulon, Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.
8你的手要搜出你所有的仇敵,你的右手必搜出那些恨你的人。
8Trovos Via mano cxiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn.
9你出現的時候,就要使他們像熾熱的火爐;耶和華必在他的震怒中吞滅他們,火必燒滅他們。
9Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formangxos.
10你必從地上除滅他們的子孫,從人間除滅他們的後裔。
10Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj.
11雖然他們定下惡計害你,他們所設的陰謀卻不能成功。
11CXar ili preparis malbonon por Vi, Pripensis atencon, sed ne povis gxin plenumi.
12你的箭扣上弦,對準他們的臉的時候,他們必轉身而逃。
12Vi devigos ilin turni al Vi la dorson, Viajn tendenojn Vi direktos kontraux iliajn vizagxojn.
13耶和華啊!願你因自己的能力被尊崇,好讓我們歌唱,頌讚你的大能。
13Levigxu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.