1亞薩的詩。大能者 神耶和華已經說話,從日出之地到日落之處呼喚大地。(本節在《馬索拉抄本》包括細字標題)
1Psalmo de Asaf. Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunlevigxo gxis la sunsubiro.
2 神從全美的錫安,已經彰顯榮光。
2El Cion, la perfektajxo de beleco, Dio ekbrilis.
3我們的 神來臨,決不緘默無聲;在他面前有火燃燒,在他四周有暴風颳起。
3Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaux Li, CXirkaux Li estas granda ventego.
4他向天上、向地下呼喚,為要審判自己的子民,說:
4Li vokas la cxielon supre kaj la teron, Por jugxi Sian popolon:
5“你們把我的聖民聚集到我這裡來,就是那些用祭物與我立約的人。”
5Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, Kiuj faris kun Mi interligon cxe oferdono.
6諸天宣揚他的公義,因為 神自己就是審判者。(細拉)
6Kaj la cxielo proklamis Lian justecon, CXar Dio estas tiu jugxanto. Sela.
7“我的子民哪!你們要聽,我要說話;以色列啊!我要控訴你;我是 神,是你的 神。
7Auxskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio.
8我不是因你的祭物責備你,你的燔祭常在我面前。
8Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riprocxos, CXar viaj bruloferoj estas cxiam antaux Mi.
9我不從你家裡取公牛,也不從你羊圈中取公山羊。
9Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn:
10因為樹林中的百獸是我的,千山上的牲畜也是我的。
10CXar al Mi apartenas cxiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj;
11山中的雀鳥我都認識,田野的走獸也都屬我。
11Mi konas cxiujn birdojn sur la montoj, Kaj cxiuj bestoj de la kampoj estas antaux Mi.
12如果我餓了,我也不用對你說;因為世界和其中所充滿的,都是我的。
12Se Mi farigxus malsata, Mi ne dirus al vi, CXar al Mi apartenas la mondo, kaj cxio, kio gxin plenigas.
13難道我要吃公牛的肉嗎?要喝公山羊的血嗎?
13CXu Mi mangxas viandon de bovoj, Kaj cxu Mi trinkas sangon de kaproj?
14你要以感謝為祭獻給 神,又要向至高者還你的願。
14Oferdonu al Dio dankon, Kaj plenumu antaux la Plejaltulo viajn promesojn.
15在患難的日子,你呼求我。我必搭救你,你也必尊敬我。”
15Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.
16但 神對惡人說:“你怎麼敢述說我的律例,你的口怎麼敢提到我的約呢?
16Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj legxoj Kaj portas Mian interligon en via busxo,
17至於你,你憎恨管教,並且把我的話丟在背後。
17Dum vi malamas moralinstruon Kaj jxetas Miajn vortojn malantauxen de vi?
18你看見盜賊的時候,就樂於和他在一起;你又與行淫的人有分。
18Kiam vi vidas sxteliston, vi aligxas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;
19你使你的口亂說壞話,使你的舌頭編造謊言。
19Vian busxon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsajxon;
20你經常毀謗你的兄弟,誣衊你母親的兒子。
20Vi sidas kaj parolas kontraux via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias.
21你作了這些事,我默不作聲;你以為我和你一樣?其實我要責備你,要當面指控你。
21Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos cxion antaux viajn okulojn.
22忘記 神的人哪!你們要思想這事,免得我把你們撕碎,沒有人能搭救。
22Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.
23凡是以感謝為祭獻上的,就是尊敬我;那預備道路的,我必使他得見 神的救恩。”
23Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.