聖經新譯本

Esperanto

Psalms

84

1可拉子孫的詩,交給詩班長,用“迦特”的樂器。萬軍之耶和華啊!你的居所多麼可愛。
1Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de la Korahxidoj. Kiel cxarmaj estas Viaj logxejoj, ho Eternulo Cebaot!
2我的靈渴想切慕耶和華的院子,我的心身向永活的 神歡呼。
2Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
3萬軍之耶和華,我的王我的 神啊!在你的祭壇那裡,麻雀找到了住處,燕子也為自己找到了安置幼雛的巢。
3Ecx birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu gxi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Regxo kaj mia Dio.
4住在你殿中的,都是有福的,他們還要不斷讚美你。(細拉)
4Felicxaj estas tiuj, kiuj logxas en Via domo: Ili lauxdas Vin konstante. Sela.
5靠你有力量,心中嚮往通到聖殿大道的,這人是有福的。
5Felicxaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
6他們經過乾旱的山谷,使這谷變為泉源之地,更有秋雨使這谷到處都是水池。
6Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo gxin kovras per benoj;
7他們行走,力上加力,直到各人在錫安朝見 神。
7Ili iras de forto al forto, Aperas antaux Dio sur Cion.
8耶和華萬軍的 神啊!求你聽我的禱告;雅各的 神啊!求你留心聽。(細拉)
8Ho Eternulo, Dio Cebaot, auxdu mian pregxon; Auxskultu, ho Dio de Jakob! Sela.
9 神啊!求你垂顧我們的盾牌,求你看顧你的受膏者。
9Nia sxildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizagxon de Via sanktoleito.
10在你院子裡住一日,勝過在別處住千日;寧願站在我 神殿中的門檻上,也不願住在惡人的帳棚裡。
10CXar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol logxi en tendoj de malvirto.
11因為耶和華 神是太陽,是盾牌,耶和華賜下恩惠和光榮;他沒有留下一樣好處,不給那些行為正直的人。
11CXar Dio, la Eternulo, estas suno kaj sxildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domagxas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.
12萬軍之耶和華啊!倚靠你的人是有福的。
12Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.