Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

Nehemiah

13

1En tiu tago oni legis el la libro de Moseo antaux la oreloj de la popolo; kaj trovigxis, ke estas skribite en gxi, ke Amonido kaj Moabido neniam devas eniri en la komunumon de Dio;
1亚扪人与摩押人不可进殿
2cxar ili ne venis renkonte al la Izraelidoj kun pano kaj akvo, kaj dungis kontraux ili Bileamon, por malbeni ilin; sed nia Dio sxangxis la malbenon en benon.
2因为他们没有拿食物和水来迎接以色列人,反而雇用了巴兰来与他们作对,咒诅他们;但是我的 神使咒诅变为祝福。
3Kiam ili auxdis tiun legxon, ili apartigis de Izrael cxiun aligentulon.
3众民听见了这律法,就跟一切闲杂人分离。
4Antaux cxi tio la pastro Eljasxib, administranto de la cxambroj de la domo de nia Dio, parenco de Tobija,
4拋出多比雅的家具这事以前,受委派管理我们 神殿的库房的以利亚实祭司,与多比雅的关系很密切。
5arangxis por li grandan cxambron, en kiu oni antauxe deponadis la farunoferon, olibanon, vazojn, dekonajxon el la greno, mosto, kaj oleo, kiuj estis destinitaj por la Levidoj, kantistoj, kaj pordegistoj, kaj la oferdonojn por la pastroj.
5他为多比雅预备了一间大房间,那里以前是用来收存素祭、乳香和器皿,还有祭司的举祭,以及按照命令供给利未人、歌唱者和守门的那些五谷、新酒和新油的十分之一。
6Dum cxio cxi tio mi ne estis en Jerusalem, cxar en la tridek-dua jaro de Artahxsxast, regxo de Babel, mi iris al la regxo, kaj nur post kelka tempo mi forpetis min de la regxo.
6这事发生的时候,我不在耶路撒冷;因为在巴比伦王亚达薛西三十二年,我回到王那里去;过了一段时期,我又求得王的准许,
7Kiam mi venis en Jerusalemon, mi eksciis pri la malbono, kiun Eljasxib faris pro Tobija, arangxante por li cxambron en la kortoj de la domo de Dio.
7回到耶路撒冷,那时我才知道以利亚实在 神殿的院子里,为多比雅预备一间房间那件恶事。
8Tio min forte cxagrenis, kaj mi eljxetis cxiujn domobjektojn de Tobija for el la cxambro.
8我十分恼怒,就把多比雅的一切家具,都从房间里拋出去。
9Kaj mi diris, ke oni purigu la cxambrojn; kaj mi revenigis tien la vazojn de la domo de Dio, la farunoferon kaj la olibanon.
9又吩咐人洁净那几间房间,然后把 神殿的器皿,与素祭和乳香搬回那里。
10Mi ankaux eksciis, ke la partoj de la Levidoj ne estis donataj al ili, ke la Levidoj kaj kantistoj, kiuj devis fari la servadon, forkuris cxiu al sia kampo.
10重定什一奉献供应利未人我发觉利未人应得的分,没有人供给他们,甚至供职的利未人和歌唱者,各人都跑回自己的田地去。
11Tiam mi faris pro tio severan riprocxon al la estroj, kaj diris:Kial la domo de Dio estas forlasita? Kaj mi kunvenigis ilin kaj starigis ilin sur iliaj lokoj.
11于是我责备众官长说:“为什么疏忽供应 神的殿呢?”我就再召集利未人,使他们重站原来的岗位。
12Kaj cxiuj Judoj alportadis dekonajxon el la greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj.
12犹大众人就把五谷、新酒和新油的十分之一,奉到库房。
13Kaj mi starigis super la provizejoj la pastron SXelemja, la skribiston Cadok, el la Levidoj Pedajan, kaj al ili HXananon, filon de Zakur, filo de Matanja; cxar ili estis opiniataj fidindaj. Kaj ili havis la devon distribui la partojn al siaj fratoj.
13我委派示利米雅祭司、经学家撒督和利未人毗大雅作库官,管理库房;他们的助手是玛他尼的孙子、撒刻的儿子哈难;这些人都是忠信可靠的;他们的责任是把人奉献的各物分给他们的兄弟。
14Memoru tion pri mi, ho mia Dio, kaj ne forvisxu miajn bonajn agojn, kiujn mi faris koncerne la domon de mia Dio kaj la servadon al Li.
14“我的 神啊,求你因这事记念我,不要涂抹我为我 神的殿和一切敬拜的礼仪所行的忠诚的事。”
15En tiu tempo mi vidis en Judujo, ke oni tretas vinpremilojn en sabato kaj portas garbojn kaj sxargxas sur azenoj, ankaux vinon, vinberojn, figojn, kaj cxiaspecan sxargxon, kaj veturigas tion en Jerusalemon en tago sabata. Kaj mi faris al ili riprocxon en la tago, kiam ili vendis mangxajxon.
15劝民严守安息日那时,我在犹大看见有人在安息日踹压酒池,搬运禾捆,驮在驴上,又把酒、葡萄、无花果和各样的担子,在安息日运到耶路撒冷;我就在他们卖粮食的那天警戒他们。
16Ankaux Tiranoj logxis tie, kaj ili alveturigadis fisxojn kaj cxiaspecajn komercajxojn, kaj vendadis en sabato al la logxantoj de Judujo kaj de Jerusalem.
16又有推罗人住在耶路撒冷城中,他们把鱼和各样的货物运进来,在安息日卖给犹大人,而且在耶路撒冷贩卖。
17Kaj mi faris mallauxdon al la eminentuloj de la Judoj, kaj diris al ili:Kial vi faras tian malbonon kaj malsanktigas la tagon sabatan?
17于是我责备犹大的贵族,对他们说:“你们怎么行这恶事,亵渎安息日呢?
18Tiel agis ja viaj patroj, kaj pro tio nia Dio venigis sur nin kaj sur cxi tiun urbon cxi tiun tutan malfelicxon! Kaj vi pligrandigas la koleron kontraux Izrael, malsanktigante la sabaton!
18从前你们的列祖不是这样行,以致我们的 神使这一切灾祸临到我们和这城吗?现在你们亵渎安息日,使 神的忿怒越发临到以色列。”
19Kiam cxe la pordegoj de Jerusalem farigxis krepusko, antaux sabato, mi ordonis sxlosi la pordojn kaj ne malfermi ilin gxis post sabato. Kaj kelkajn el miaj servantoj mi starigis cxe la pordegoj, por ke oni ne enportu sxargxon en la tago sabata.
19所以在安息日的前一天,黄昏的阴影临到耶路撒冷城门的时候,我就吩咐人把城门关闭;我又下令不许开门,直到安息日过了,我又派我的仆人在城门站岗,免得有人在安息日挑担子进来。
20Kaj la komercistoj kaj vendistoj de cxiaspeca vendeblajxo noktis ekstere de Jerusalem unu fojon kaj duan fojon.
20于是商人和贩卖各样货物的,一次两次在耶路撒冷城外过夜。
21Kaj mi faris al ili riprocxon, kaj diris al ili:Kial vi noktas apud la murego? se vi faros tion duan fojon, mi metos la manon sur vin. De tiu tempo ili ne venadis en sabato.
21我警告他们,对他们说:“你们为什么要在城墙前面过夜呢?如果你们再这样,我就要动手对付你们。”从那时起,他们在安息日就不敢再来了。
22Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde cxe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaux cxi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laux Via granda favorkoreco.
22我吩咐利未人洁净自己,然后来看守城门,使安息日分别为圣。”我的 神啊,求你也因这事记念我,照着你丰盛的慈爱怜恤我!”
23Ankaux en tiu tempo mi vidis Judojn, kiuj prenis al si edzinojn Asxdodaninojn, Amonidinojn, kaj Moabidinojn;
23禁止与异族通婚那些日子,我也发现有些犹大人娶了亚实突、亚扪和摩押的女子为妻。
24kaj iliaj infanoj duone parolis Asxdode, kaj ne povosciis paroli Jude, sed nur la lingvon de tiu aux alia popolo.
24他们的儿女有一半说亚实突话,其他就说他们民族的语言,他们却不会说犹大话。
25Mi faris al ili severan riprocxon kaj malbenis ilin, kaj batis kelkajn virojn el ili kaj sxiris al ili la harojn, kaj devigis ilin jxuri per Dio:Vi ne donos viajn filinojn al iliaj filoj kaj ne prenos iliajn filinojn por viaj filoj aux por vi mem.
25我就责备他们,咒诅他们,击打他们中间的几个人,拔下他们的头发,叫他们指着 神起誓,说:“你们决不可把自己的女儿嫁给他们的儿子,也决不可为儿子或为自己娶他们的女儿。
26Per tio pekis ja Salomono, regxo de Izrael; inter la multaj nacioj ne estis regxo simila al li, kaj li estis amata de sia Dio, kaj Dio faris lin regxo super la tuta Izrael; tamen ecx lin pekigis la aligentaj edzinoj.
26以色列王所罗门不是在这些事上犯了罪吗?在许多国中并没有一个王能比得上他的;他蒙他的 神所爱, 神立他作全以色列的王,可是连他也被外族的女子引诱犯罪。
27Kaj cxu pri vi oni povas auxdi, ke vi faras cxi tiun tutan grandan malbonon, pekante kontraux nia Dio kaj prenante aligentajn edzinojn?
27难道我们要听从你们,行这大恶,娶外族的女子为妻,对我们 神不忠吗?”
28El la filoj de Jojada, filo de la cxefpastro Eljasxib, unu estis bofilo de la HXoronano Sanbalat. Mi forpelis lin de mi.
28大祭司以利亚实的孙子耶何耶大的一个儿子,是和伦人参巴拉的女婿,我就驱逐他离开我。
29Memoru pri ili, ho mia Dio, ke ili makulis la pastrecon kaj la interligon pastran kaj Levidan.
29“我的 神啊,求你记住他们,因为他们玷污了祭司的职分,也污辱了祭司职分和利未人的约。”
30Tiamaniere mi purigis ilin de cxio aligenta, kaj mi restarigis la servoregulojn de la pastroj kaj Levidoj, de cxiu en lia ofico,
30这样,我就洁净了他们,使他们脱离一切外族人的污秽,又重新指派祭司和利未人的职责,各人有自己的工作。
31kaj por la oferliverado de ligno en difinitaj tempoj, kaj por la unuaajxoj. Memoru min, ho mia Dio, al bono.
31我又指派人按时供应木柴和奉献初熟之物。”我的 神啊,求你记念我,施恩给我。”