Esperanto

聖經新譯本 (Simplified)

Psalms

107

1Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco:
1称颂 神拯救他的子民你们要称谢耶和华,因他本是良善的;他的慈爱永远长存。
2Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,
2愿耶和华救赎的子民这样称谢他;这民就是他从敌人的手里救赎出来,
3Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro.
3把他们从各地,就是从东从西、从南(“南”原文作“海”)从北,招聚回来的。
4Ili vagis en la dezerto, laux vojo senviva, Urbon logxatan ili ne trovis;
4他们有些人在旷野、在荒漠飘流,寻不见路往可居住的城巿。
5Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortigxis.
5他们又饥又渴,心灵疲弱。
6Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
6他们在急难中呼求耶和华,耶和华就救他们脱离困苦;
7Kaj Li kondukis ilin laux gxusta vojo, Ke ili venu al urbo logxata.
7领他们走正直的路,使他们去到可居住的城巿。
8Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.
8愿人因耶和华的慈爱,和他向世人所行的奇事称谢他。
9CXar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonajxo.
9因为他使干渴的人得到满足,又使饥饿的人饱享美物。
10Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero;
10他们有些人坐在黑暗和死荫里,被困苦和铁链捆锁着;
11CXar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malsxatis la decidon de la Plejaltulo.
11因为他们违背了 神的话,藐视了至高者的旨意。
12Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis.
12所以 神用苦难治服他们的心;他们跌倒,也没有人帮助。
13Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
13他们在急难中呼求耶和华,耶和华就拯救他们脱离困苦。
14Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li dissxiris.
14他从黑暗里和死荫中把他们领出来,弄断他们的锁链。
15Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.
15愿人因耶和华的慈爱,和他向世人所行的奇事称谢他。
16CXar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn.
16因为他打破了铜门,砍断了铁闩。
17La malsagxuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj;
17他们有些人因自己的过犯成了愚妄人,有人受苦是因为自己的罪孽。
18CXiujn mangxojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto.
18他们厌恶各样食物,就临近死门。
19Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
19于是他们在急难中呼求耶和华,他就拯救他们脱离困苦。
20Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.
20他发出说话医治他们,搭救他们脱离死亡。
21Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.
21愿人因耶和华的慈爱,因他向世人所行的奇事称谢他。
22Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.
22愿他们以感谢为祭献给他,欢欣地述说他的作为。
23Kiuj veturas per sxipoj sur la maro, Kiuj komercas sur grandaj akvoj,
23他们有些人坐船出海,在大海上往来经商。
24Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo.
24他们见过耶和华的作为,和他在深海中所行的奇事。
25Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis gxiajn ondojn:
25他一吩咐,狂风就刮起,海中的波浪也高扬。
26Ili levigxas gxis la cxielo, mallevigxas en la abismojn; Ilia animo konsumigxas de sufero;
26他们上到天上,下到深渊,他们的心因危难而惊慌。
27Ili iras cxirkauxe kaj sxanceligxas kiel ebriulo, Kaj ilia tuta sagxeco malaperas.
27他们摇摇晃晃,东倒西歪,好像醉酒的人;他们的一切智慧都没有用了。
28Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li eligis ilin el ilia mizero.
28于是他们在急难中呼求耶和华,他就拯救他们脱离困苦。
29Li kvietigis la ventegon, Kaj gxiaj ondoj silentigxis.
29他使狂风止息,海浪就平静无声。
30Kaj ili ekgxojis, kiam farigxis silente; Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.
30风平浪静了,他们就欢喜;他引领他们到他们所愿去的港口。
31Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaux la homidoj.
31愿人因耶和华的慈爱,和他向世人所行的奇事称谢他。
32Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejagxuloj ili Lin lauxdu.
32愿他们在众民的会中尊崇他,在长老的集会中赞美他。
33Li sxangxas riverojn en dezerton, Kaj fontojn de akvo en sekajxon;
33他使江河变为旷野,使水泉变为干旱无水之地。
34Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de gxiaj logxantoj.
34他使肥沃的土地变为咸田,都因住在那里的居民的邪恶。
35Li sxangxas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo;
35他使旷野变为池塘,使旱地变为水泉。
36Kaj Li logxigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon logxatan.
36他使饥饿的人住在那里,好让他们建造可以居住的城巿。
37Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn.
37他们耕种田地,栽种葡萄园,得到丰盛的收成。
38Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multigxas, Kaj brutoj ne mankas al ili.
38他又赐福给他们,使他们人口众多,也没有使他们的牲畜减少。
39Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero,
39以后他们因为压迫、患难、愁苦,就人数减少,降为卑微。
40Li versxas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja.
40他使权贵受羞辱,使他们在荒废无路的地方飘流。
41Malricxulon Li altigas el mizero, Kaj kreas familiojn kiel sxafojn.
41他却把贫穷的人安置在高处,免受苦难,使他的家族繁衍,好像羊群。
42La virtuloj tion vidas, kaj gxojas; Kaj cxia malboneco fermas sian busxon.
42正直的人看见了,就欢喜;但所有邪恶的人都必闭口无言。
43Kiu estas sagxa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favorajxojn de la Eternulo.
43凡有智慧的,愿他留意这些事;愿他思想耶和华的慈爱。