1CXu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? CXu vi observis la akusxigxon de la cervinoj?
1הידעת עת לדת יעלי סלע חלל אילות תשמר׃
2CXu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aux cxu vi scias la tempon, kiam ili devas naski?
2תספר ירחים תמלאנה וידעת עת לדתנה׃
3Ili fleksigxas, eljxetas siajn idojn, Liberigxas de siaj doloroj.
3תכרענה ילדיהן תפלחנה חבליהם תשלחנה׃
4Iliaj infanoj fortigxas, kreskas en libereco, Foriras, ke ne revenas al ili.
4יחלמו בניהם ירבו בבר יצאו ולא שבו למו׃
5Kiu donis liberecon al la sovagxa azeno? Kaj kiu malligis gxiajn ligilojn?
5מי שלח פרא חפשי ומסרות ערוד מי פתח׃
6La dezerton Mi faris gxia domo, Kaj stepon gxia logxejo;
6אשר שמתי ערבה ביתו ומשכנותיו מלחה׃
7GXi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto gxi ne auxdas;
7ישחק להמון קריה תשאות נוגש לא ישמע׃
8La produktajxoj de la montoj estas gxia mangxajxo, Kaj gxi sercxas cxian verdajxon.
8יתור הרים מרעהו ואחר כל ירוק ידרוש׃
9CXu bubalo volos servi al vi? CXu gxi volos nokti cxe via mangxujo?
9היאבה רים עבדך אם ילין על אבוסך׃
10CXu vi povas alligi bubalon per sxnuro al bedo? CXu gxi erpos post vi valojn?
10התקשר רים בתלם עבתו אם ישדד עמקים אחריך׃
11CXu vi fidos gxin pro gxia granda forto? Kaj cxu vi komisios al gxi vian laboron?
11התבטח בו כי רב כחו ותעזב אליו יגיעך׃
12CXu vi havos konfidon al gxi, ke gxi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon?
12התאמין בו כי ישוב זרעך וגרנך יאסף׃
13La flugilo de struto levigxas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro;
13כנף רננים נעלסה אם אברה חסידה ונצה׃
14CXar gxi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo;
14כי תעזב לארץ בציה ועל עפר תחמם׃
15GXi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovagxa besto povas ilin disbati.
15ותשכח כי רגל תזורה וחית השדה תדושה׃
16GXi estas kruela por siaj idoj, kvazaux ili ne estus gxiaj; GXi ne zorgas pri tio, ke gxia laboro estas vana;
16הקשיח בניה ללא לה לריק יגיעה בלי פחד׃
17CXar Dio senigis gxin je sagxo Kaj ne donis al gxi prudenton.
17כי השה אלוה חכמה ולא חלק לה בבינה׃
18Kiam gxi levigxas alten, GXi mokas cxevalon kaj gxian rajdanton.
18כעת במרום תמריא תשחק לסוס ולרכבו׃
19CXu vi donas forton al la cxevalo? CXu vi vestas gxian kolon per kolharoj?
19התתן לסוס גבורה התלביש צוארו רעמה׃
20CXu vi povas saltigi gxin kiel akrido? Terura estas la beleco de gxia ronkado.
20התרעישנו כארבה הוד נחרו אימה׃
21GXi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco; GXi eliras kontraux armiton;
21יחפרו בעמק וישיש בכח יצא לקראת נשק׃
22GXi ridas pri timo kaj ne senkuragxigxas, Kaj ne retiras sin de glavo.
22ישחק לפחד ולא יחת ולא ישוב מפני חרב׃
23Super gxi sonoras la sagujo, Brilas lanco kaj ponardego.
23עליו תרנה אשפה להב חנית וכידון׃
24Kun bruo kaj kolero gxi glutas teron, Kaj ne povas stari trankvile cxe sonado de trumpeto.
24ברעש ורגז יגמא ארץ ולא יאמין כי קול שופר׃
25Kiam eksonas la trumpeto, gxi ekkrias:Ho, ho! Kaj de malproksime gxi flarsentas la batalon, Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon.
25בדי שפר יאמר האח ומרחוק יריח מלחמה רעם שרים ותרועה׃
26CXu pro via sagxo flugas la akcipitro Kaj etendas siajn flugilojn al sudo?
26המבינתך יאבר נץ יפרש כנפו לתימן׃
27CXu pro via ordono levigxas la aglo Kaj faras alte sian neston?
27אם על פיך יגביה נשר וכי ירים קנו׃
28Sur roko gxi logxas, Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto.
28סלע ישכן ויתלנן על שן סלע ומצודה׃
29De tie gxi elrigardas por si mangxajxon; Malproksime vidas gxiaj okuloj.
29משם חפר אכל למרחוק עיניו יביטו׃
30GXiaj idoj trinkas sangon; Kaj kie estas mortigitoj, tie gxi estas.
30ואפרחו יעלעו דם ובאשר חללים שם הוא׃