Esperanto

Hebrew: Modern

Psalms

72

1Pri Salomono. Ho Dio, Vian jugxon donu al la regxo Kaj Vian justecon al la regxido.
1לשלמה אלהים משפטיך למלך תן וצדקתך לבן מלך׃
2Li jugxu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco.
2ידין עמך בצדק וענייך במשפט׃
3La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaux la montetoj, per justeco.
3ישאו הרים שלום לעם וגבעות בצדקה׃
4Li jugxu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.
4ישפט עניי עם יושיע לבני אביון וידכא עושק׃
5Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj.
5ייראוך עם שמש ולפני ירח דור דורים׃
6Li mallevigxu, kiel pluvo sur falcxitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.
6ירד כמטר על גז כרביבים זרזיף ארץ׃
7En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, GXis ne plu ekzistos la luno.
7יפרח בימיו צדיק ורב שלום עד בלי ירח׃
8Li regu de maro gxis maro Kaj de la Rivero gxis la finoj de la tero.
8וירד מים עד ים ומנהר עד אפסי ארץ׃
9Klinigxu antaux li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon.
9לפניו יכרעו ציים ואיביו עפר ילחכו׃
10La regxoj de Tarsxisx kaj de la insuloj alportu donacojn; La regxoj de SXeba kaj Seba venigu donojn.
10מלכי תרשיש ואיים מנחה ישיבו מלכי שבא וסבא אשכר יקריבו׃
11Klinigxu antaux li cxiuj regxoj; CXiuj popoloj lin servu.
11וישתחוו לו כל מלכים כל גוים יעבדוהו׃
12CXar li savos ploregantan malricxulon Kaj senhelpan mizerulon.
12כי יציל אביון משוע ועני ואין עזר לו׃
13Li estos favorkora por malricxulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj.
13יחס על דל ואביון ונפשות אביונים יושיע׃
14De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.
14מתוך ומחמס יגאל נפשם וייקר דמם בעיניו׃
15Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de SXeba; Kaj oni cxiam pregxu por li, kaj cxiutage oni lin benu.
15ויחי ויתן לו מזהב שבא ויתפלל בעדו תמיד כל היום יברכנהו׃
16Estu multe da greno en la lando; Sur la supro de la montoj gxiaj spikoj ondigxu kiel Lebanon; Kaj en la urboj cxio floru, kiel herbo sur la tero.
16יהי פסת בר בארץ בראש הרים ירעש כלבנון פריו ויציצו מעיר כעשב הארץ׃
17Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; CXiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.
17יהי שמו לעולם לפני שמש ינין שמו ויתברכו בו כל גוים יאשרוהו׃
18Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn.
18ברוך יהוה אלהים אלהי ישראל עשה נפלאות לבדו׃
19Kaj lauxdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!
19וברוך שם כבודו לעולם וימלא כבודו את כל הארץ אמן ואמן׃
20Finigxis la pregxoj de David, filo de Jisxaj.
20כלו תפלות דוד בן ישי׃